7
Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8
kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
11
Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,